| Kiel komponisto, Mi
laboras kun libereco kaj koncizeco por verki diversajn komponaĵojn.
Lois Yu prezentis miajn tri etudojn unuafoje ĉe la Delta Ŝtata
Universitato je la 12a de aprilo 2005. La tri gajnis la 2006
MIAL Muzikan Komponajan Premion, aljuĝantaj al nur unu
persono en la ŝtato per jaro (kune kun iu kiu translokis for
Misisipio). Tiuj ĉi verkoj estis elektataj super aliaj
komponaĵoj de kvar doktoroj en la muziko. Multaj rimarkindaj
komponistoj estas honorita kun tiu ĉi premio, kiel William
Grant Still, Milton
Babbit, Luigi
Zaninelli, David Caudill (malpublika komponisto), Patrick Houlihan
kaj James Sclater.
Etudo No. 1: La batalo ("The Battle")
[MID]
Etudo No. 2: Malvenko ("Defeat")
[MID]
Etudo No. 3: Tokato ("Toccata")
[MID]
La sekvanta verko estas kolekto
da skeĉoj de la ŝtato Misisipio. Lois Yu prezentis
miajn skeĉoj unuafoje ĉe la Cleveland Unua Unuiĝinta
Metodista Eklezio je la 28a de aprilo 2008. La unua parto
okazas en la nordoriento Misisipio, en kiu estas la montidoj de
la Apalaĉaj Montoj. Ĝi komencas kun vasta sceno
de lanta sunleviĝas sur la nebulaj montetoj, tiam eksplodas
al festo de monta muziko en la "D" miksolidia modo.
La etoso ŝanĝas al pli eklezia sento per uzanta la direktanta
tono, ĝin faranta en D majoro. Post faranta variojn en
la nova melodio, la festo rekomencas. Ĉi tie, mi uzas
la novan teman en ĉi tio nova stilo. La skeĉo finas
kun unu laŭta akordo.
La dua skeĉo estas tio de la
regiono centra. Ĝi estas figurata per multokupita martelanta
kaj industrio. Do, mi havas tre martelanta eka parto.
Ĝi esploras la diversajn montetajn pejzaĝojn ĝis
ĝi alvenas paŝtejon. Ĉi tio estas indikata
per la pli malrapida 6/8 parto. Ĝi revenas al la pli
frua martelanta motivo. Ĉi tio uzas la paŝtejan
tema en la unua stilo. La skeĉo finas kun du
mallaŭtaj akordoj.
La tria skeĉo estas tio de la
suda marbordo. La eka parto estas kvieta kaj trankvila plaĝa
sceno, ke imitas la malfluo kaj fluo de la oceanaj ondoj sur la
plaĝo. La muziko de la kazinoj, unu granda funkcio de
la regiono, superbruas la serencon. La muziko ŝanĝas
al malmajoro, kaj la kazino forpasas kiam la unua tondronubo venas.
Ĉi tio komencas la dua parto, la uragano. Post multaj
tumultoj kaj uzanta la novajn temajn kaj pecojn de la kazino, la
fulmotondro ĉesas. La plaĝa sceno revenas.
La melodio estas prezentata en ĝia senmakula unua formo.
Ĉi tio figuras la instigon por revenigi la marbordon al ĝia
antaŭa formo. La skeĉo finas kun tri
mallaŭtaj akordoj.
La kvara skeĉo estas tio de la
delto, la nordokcidenta parto de la ŝtato. Ĝi ekiĝas
kun muzika interpretado de la pejzaĝo, ke estas fame tre ebena.
Da, la peco uzas ripetitan noton de D, por Delto. Ambaŭ
D kaj delto estas la kvara literojn de ilia alfabetoj (la
angla kaj la greka), kaj ĉi tio estas la kvara skeĉo.
Post la melodio estas prezentata, la suno subiras. La eknokto
estas figurigata. Ĉi tio komencas longan parton, ke figuras
la varmegajn malriĉajn regionojn. Post ĉi tio parto
estas mallonga kaj humura figurado de la moskito, tre komuna insecto
tie. Kiam la moskito estas mortigata kaj falas al lia morto,
la tria parto ekiĝas, kun la motivo tre simila la unua skeĉo.
Ĝi ripetas la melodiojn de ĉiu partoj, tiam ĉesas
kun laŭtaj aroj de faloj, kun blusaskalo falo inter ili.
La skeĉo finas kun kvar laŭtaj akordoj.
Skeĉoj de Misisipio, Unua parto- La Montidoj de la Oriento
("The Foothills of the East")
[MID]
Skeĉoj de Misisipio, Dua parto - La Region' Centra ("The
Central Region")
[MID]
Skeĉoj de Misisipio, Tria parto - La Plaĝoj de l' Sudo
("The Southern Beaches")
[MID]
Skeĉoj de Misisipio, Kvara parto - La Delto ("The Delta")
[MID]
La sekvantaj verkoj estas malgrandaj
melodietoj komponita kun koncizeco kaj ĝuado. La unua
komponaĵo estis skribita dum interreta malfunkcio. La
dua komponaĵo estas odo al la arĥitektaĵo muzika
ĉe mia universitato, Delta Ŝtata Universitato. Ĝi
estas loko de certa muzika nutranto, kaj ĝi estas tapiŝanta
arĥitektaĵo. Ĉi tio faras ĝin la dua hejmo
por multaj studentoj.
Kanto por baso kaj piano, "Mia biskvitoj min donas multan
ĝojon" ("My Cookies Bring Me Much Joy")
[PDF]
- [MID]
Kanto por baso kaj piano, "Kiam mi iras al Zigelo" ("When
I Go To Zeigel")
[PDF]
- [MID]
|