| Kiel eklektika muzikisto, Mi
studis atenteme multajn stilojn kaj muzikinstrumentojn. Mi
studis la pianon dum preskaŭ kvar jaroj, kaj mi studas la voĉon
kiel baso. Mi pilgrimis al muzikaj Mekkoj kiel Monta Vidaĵo,
Arkansaso—kie mi lernis plu kiel plibonigi miajn kapablojn
kun la mandolino kaj la monta dulcimero—kaj al Anglujo, kie
mi koncertis en la diversaj katedraloj kaj eklezioj tie. Ankaŭ,
mi studas la orgenon. Mi laboras kun la gorĝokantaj stiloj
de Tuvio; ili estas grandiozaj studoj pri la muzika kapablo de la
homa voĉo.
Mi aranĝas por alporti novan
vivon al malnovaj temoj. Dum jaroj, amantoj miras pri la temoj
de la videoludaj serioj Final Fantasy (Fina Fantazio)
kaj Chrono Trigger (Krono Ĉano). Multaj
el miaj aranĝoj devenas el tiuj serioj. Mi eĉ faris
malmultajn Kristnaskan aranĝojn.
Mi komponas por doni novajn verkojn
al la mondo. Miaj unuaj tri komponaĵoj estis prezentitaj
en la adiaŭa koncerto de la akompananto de la Delta Ŝtata
Universitato. Ĉi tiuj gajnis la premion
de 2006 por Muzik-kompanado de la Misisipia Instituto de Artoj kaj
Literaturo (MIAL), kio faris min la plej juna kiu iam gajnis
ĝin. Du el miaj sekvantaj komponaĵoj, la Misisipiaj
Skeĉoj, estis presentitaj en ekspozicio per la nova akompananto,
Kumiko Ŝimizu. Mi kompletigis la du aliajn skeĉojn
post tiam kaj Lois Yu prezentis ĉiuj je la 28a de aprilo 2008.
Mi transskribas por helpi min kaj
aliajn muzikistojn tra la tuta mondo kompreni novajn muzikojn.
La procedo estas plezura, kaj ĝi estas potenca maniero kompreni
ĉiujn ingrediencojn de unu komponaĵo. Ju pli mi
transskribas, des pli facila ĝi fariĝas.
Bonvolu esploru mian retpaĝon
kun aperta menso.
|